Songtexte.com Drucklogo

Povus esti simple Songtext
von Persone

Povus esti simple Songtext

Ĉe kafeja tablo kaj glasoj da bier′
Ĵetas ni la vortojn kiel sablon tra l' aer′
Provas mi diveni per geomanci'
Sed la sablaj vortfiguroj nur respondas tion ĉi:

--Refreno--
Mi ŝatas ŝin (jes, mi scias)
Ŝi ŝatas min (tiel ŝajnas)
Povus esti simple, sed estas ne


Hejmen en la nokto, malfrua teregal'
La vero kaŝas sin malantaŭ la parolvual′
Se vortoj ne rivelos la enigmon de l′ futur'
Mi en la tefolioj serĉos gvidon de aŭgur′

--Refreno--

Iam kvazaŭ marionet'
Dancis aĵura siluet′

Je la tria horo ŝi jam iras for
Restas sola mi kun akompano de aŭror'
Ĉu mi ŝin revidos, mi demandas al la sun′
Ĉu en ŝia koro min atendas la fortun'?

--Refreno--

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von Persone

Quiz
In welcher Jury sitzt Dieter Bohlen?

Fans

»Povus esti simple« gefällt bisher niemandem.