Songtexte.com Drucklogo

Mi ĉiam kredis (ke la koro) Songtext
von Persone

Mi ĉiam kredis (ke la koro) Songtext

Muziko & teksto: Martin

Mi ĉiam kredis ke la koro
Rakontas pri la ver′
Kaj ke mi devus sekvi ĝin
Sed ĝi rakontis pri amoro
Kaj dolĉa amafer'
Kaj plu mensogis pri destin′

Kaj mi renkontis ŝin hazarde
Post jaro, eble du
Ni kune iris al trinkej'
Kaj ni parolis tiel arde
Ĝis en la nokta blu'
Ŝi diris pli, mi revis plej


Kaj se en ajna land′
Vi serĉas vian hejmon
Stokholmo, Samarkand′
Ĉu gravas, se vi solas?

Per vantaj vortoj elokvente
Tra cigarednebul'
Ni zorge serĉis por akord′
Sed pupoj dancas oriente
Kaj brilas en okul'
La lumo de malferma pord′

Kaj se en ajna land'
Vi serĉas vian hejmon
Stokholmo, Samarkand′
Ĉu gravas, se vi solas?

Mi ĉiam kredis ke la koro
Rakontas pri la ver'
Kaj ke mi devus sekvi ĝin
Sed ĝi rakontis pri angoro...

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von Persone

Quiz
Wer singt das Lied „Applause“?

Fans

»Mi ĉiam kredis (ke la koro)« gefällt bisher niemandem.